owned this note changed 4 years ago
Published Linked with GitHub

Gravaj informoj pri TEJO-KER-agado en UNITED

Kio estas kaj kion faras UNITED?

  • reto da kontraŭfaŝismaj junularaj organizoj en Eŭropo, fondita dum la naŭdekaj
  • havas du sidejojn, unu en Amsterdamo, alia en Budapeŝto
  • dum la lastaj jaroj, la budapeŝta oficejo iĝas pli kaj pli grava
  • fakte eblas fari staĝon/volontuladon ankaŭ ĉe ili (en Budapeŝto)
  • dufoje jare okazas konferenco, vojaĝkostoj por unu homo povas esti kovritaj de UNITED, TEJO povas kovri por aldonaj homoj
  • ĝiaj tri grandaj agadkampoj estas kontraŭrasismo, solidareco kun rifuĝintoj, kontraŭfaŝismo
  • kampanjoj:
    • rilate al la ĉi-supre menciitaj agadkampoj, UNITED regule organizas kampanjojn
    • la kampanjoj inkluzivas kreadon de materialoj, konkursoj ktp.
    • ebla helpo flanke de TEJO-aktivuloj: disvastigi kampanjojn, traduki(gi) materialojn, partopreni(gi) se estas konkurso aŭ kontribua peto
  • la mortolisto:
    • alia grava projekto de UNITED, kiun ĉefe prizorgas la amsterdama oficejo
    • temas pri listigo de kolekto de datumoj pri mortintaj rifuĝintoj
    • la projekto urĝe bezonas daŭre helpajn manojn
    • oni povas raporti al ĝi pri novaj kazoj retpoŝtante al ili je listofdeaths@unitedagainstracism.org
    • sekvu ĝin fejsbuke kaj sciigadu homojn ankaŭ en Esperantujo pri ĝi: facebook.com/UNITEDAgainstRefugeeDeaths

Baza reaga laboro

  • (ĝenerale oni povas distingi inter baza reaga laboro kaj proaktiva komsiita laboro)
  • iri al konferencoj kaj aktive partopreni
  • kunporti plurajn homojn (recepto: unu iras nome de TEJO, alia de iu landa sekcio)
  • serĉadi kaj trovi homojn taŭgajn pere de alvokoj, inter la volontuloj, konante ilin persone, tra KER-listo ktp.
  • povi klarigi la eblojn kontribui en UNITED al ili
  • sendi al ĉiuj TEJO-aj aŭ landasekciaj partoprenantoj la raportŝablonon kun la peto plenigi; sendi raporton al KER-listo kaj alŝuti en la KER-UNITED-dosierujon
  • plusendi/pluafiŝi novaĵojn de UNITED en la sociretaj kanaloj de TEJO (kaj landaj sekcioj)
  • helpi UNITED pri kampanjoj (vidu supre)
  • verki raporton aŭ reklaman artikolon en Kontakto ankaŭ eblas

Proaktiva laboro

  • instigi landajn sekciojn iĝi sendependaj partneroj de UNITED
  • diskonigi la aliĝilon por la venonta konferenco en retejo
  • indas scii, ke UNITED mem partoprenas pli grandajn konferencojn kun aliaj asocioj/retoj:
    • do UNITED mem elektas kaj elsendas delegitojn, kiuj reprezentu ĝin en tiaj kuntekstoj
    • Paulína Jalakšová fakte tre aktivas ankaŭ en la organizaj niveloj de UNITED
    • indas peti ĝisdatigojn de ŝi kaj ankaŭ ĝenerale de UNITED pri tiuj aferoj
  • ekzistas du specoj de kunordigantaj grupoj en UNITED:
    • la grupo de aktivuloj, kiu kunordigas kampanjojn, estas ĉiam formita per alvokoj en la retejo
    • la grupo de aktivuloj, kiu organizas konferencojn, nomiĝas IPG kaj malpli facile enireblas
  • kontaktoj al partneroj de UNITED aliaj ol ni:
    • indas flegi la rilatojn ankaŭ al individuaj aktivuloj / aliaj aliĝintaj partneroj de UNITED
    • ekzemple en 2019, oni kunvenigis Bálint (UNITED-oficejestro en Budapeŝto) al IJK por prelegi
    • do ĝenerale havas sencon proponi al UNITED-aktivuloj veni ankaŭ al niaj eventoj
    • pri tiaj rilatoj, ene de niaj kadroj, Paulína, Spyros, Carlos, Tomaš estas kontaktindaj
    • renverse, ankaŭ eblas kaj pristrebindas sendi TEJO-aktivulojn al eventoj de aliaj organizoj
Select a repo