# Sklavisma Ŝipo
## de Castro Alves en traduko fare de Euleax kaj Joop
### I
Nenio krom la mar'... Spaco frenezigas
Ludas luna lum' -- oreca papilio;
Kaj alt-tajdo kuras poste kaj laciĝas
Kiel klaso da infanoj sen kvieto.
Nenio krom la mar'... En la ĉielo
La steloj saltas kiel ŝaŭm' de oro
En sia vico maro fajre brulas
-- Stelaro mem, tiu likva trezoro...
Nenio krom la mar'... Du senfinaĵoj
Jen proksimiĝas kvazaŭ brakumego
Jen blu' kaj or', trankvilaj kaj belegaj...
Kiu 'stas la ĉiel'? kiu oceano?...
Nenio krom la mar'... Malfermaj la veloj
al varma spiro de la maraj ventaj blovoj,
La brig-velŝipo kuras al marfloro
Kiel ŝvebe tuŝas tajde la hirundoj...
De kie? Kaj kien? De l' ŝipvagado
Kiu scias kien kun tiel granda spaco?
En ĉi Saharo la ĉevaloj levas polvon
Galopas, flugas, sed ne lasas spuron.
Tre feliĉa kiu tie povas tiam
Senti la majeston de tiu pejzaĝo
Sube -- la maro, supre -- la ĉielo...
Kaj mare kaj ĉiele -- la vastegeco!
Ho! kiom bloveto dolĉe harmonias!
Kiel distance sonas ja muzike!
Ho Dio! kiel belegas ardanta kanto
De la senfina tajdo kiu ŝanceliĝas!
Ho maruloj! ho krudaj vi maristoj,
Sunbrunaj pro la sun' de la kvar mondoj!
Infanoj al kiuj plaĉis laŭ deklaro
En sino de ĉi tiuj profundaj pelagoj!
Ho atendu! Momenton! lasu min trinki
Ĉi tiun sovaĝan, liberan poezion
Orkestro -- estas mar' kiu muĝas siaarke,
Kaj la vento, kiu blovas sur la kordojn...
----
Kial vi tiel fuĝas, malpeza boato?
Kial vi fuĝas de la avida poeto?
Ho! se mi nur povus vin sekvi akompane
Kio surmare ŝajnas freneza kometo!
Albatros'! Albatros'! aglo de l' oceano,
Vi kiu dormas nube inter la gazeloj,
Skuu la plumojn, Leviatano de la spaco,
Albatros'! Albatros'! donu tiajn flugilojn.
### II
Kiom gravas ŝipana la hejmloko
Kies ri idas, kie loĝas ri?
Amas ri versan la ritmon
Kiun instruas la Maro maljuna!
Vi kantu! ĉar morto diecas!
Oblikve glitas la brigo
Kvazaŭ forkura delfeno.
Jungita al posta velo
Sopiregita standardo salutas
Tajdojn de ĝi postlasitaj.
El la Hispano tujkanzonoj
Trafrapitaj de malĝoj',
Ili memoras brunulinojn,
Flore Andaluzajn
Obstina Italido
Kantas dormantan Venezon,
— Lando de amo kaj perfido,
Aŭ ensine de la golfo
Rememoras versojn el Tasso,
Antaŭmagma ĉe l' Vulkano!
La Brito - malvarma maristo,
Kiu naskite troviĝis mare,
(Ĉar Britio estas brigo)
Kiun Dio Kanale parkis),
Fieran hejmlandan gloron laŭdas,
Memorante, emociplene rakontojn
pri Nelson kaj pri Aboukir.. .
La Franco - aldestinigita -
Kanzonas intajn laŭrojn
Kaj laŭrarbojn de l' estont'!
Grekiaj maristoj,
Kiujn vartis Jonia tajdo,
Allogaj pirataj brunuloj
El Mar' Ulise ŝirita,
Uloj de Fídias tajlitaj,
Ade kantas helnokte
Versojn Homere ĝemitajn ...
Ŝipanoj el ĉie ajn,
Lertas vi tajdojn altajn
Elsonori ĉielkante! ...
### III
Suben el vasta spaco, ho Ocean-aglo!
Suben pli... Pli vi plu... ne eblas homrigarde
Kiel vi plonĝi en flirtan la brigon!
Sed vidas mi tie... Kiom amare surportrete!
Jen ĝi kanto funebra! ... Kiom bildoj tristoplene! ...
Kia fifama kaj hororaĉa sceno... Ho ve! Dio Mia! Kia teruro!
### IV
Estis ĝi sonĝo danteca... poŭpodomo
Kiu el lumegoj pliruĝigas brilon.
Je sango baniĝante.
Tinto el fero... krakado vipa...
Legioj de homoj nigraj kiel nokto,
Horore dancantaj...
Nigraj inoj, kiuj pendas ĉe mamoj
Maldikajn idojn, kies buŝojn nigrajn
Priverŝas sango el panjoj:
Aliaj knajbinoj, sed nudaj kaj mirotimaj,
Tra ventokirlo fantoma trenataj
De vanaj angoro kaj ĉagreno!
Kaj ridaĉas ironia, orelŝira orkestro...
Kaj mirronde la serpento
Freneze ĉirkaŭspiras ...
Se maljunulo spiraĉas, se ri surgrunden glitas,
Aŭdiĝas krioj... Kaj vipokrakoj.
Kaj oni flugas pli kaj pli...
Jungita al ĉenoj de sama retkateno,
Malsatula amaso svene marŝas,
Iu pro kolero deliras, la alia freneziĝas,
Alia, martire krudiĝanto,
Kantante, ĝemas kaj ridas
Tamen, kapitano turniĝi ordonas,
Kaj post videti ĉielon disfaldiĝan,
Tiom puran super la maro,
Diras el cigaredo inter densaj fumonuboj:
"Tintu malmola vipo, maristaro!
Igu ilin danci plu!..."
Kaj ridaĉas ironia, orelŝira orkestro. . .
Kaj mirind-ronde la serpento
Freneze ĉirkaŭspiras...
Kvazaŭ danteca sonĝo ombroj flugas!...
Krioj, veoj, malbenoj, preĝoj resonas!
Ridaĉas plu Satan'!...
### V
Elstara Di' mizerulara!
Diru al mi, Elstara Di'!
Ĉu deliro... ĉu reala
Tiom da hororo antaŭ Vi?!
Ho, mar, kial vi ne viŝas
Per spongo via martajda
El mantel' via makulon tiun ĉi?...
Astroj! Noktoj! Ŝtormtempestoj!
Suben-spiralu el vastegoj!
Balau marojn, uragano!
Kiu estas ĉi mizeruloj
Kiuj ne trovas ĉe vi
Pli ol la trankvila rido de l' amasaĉo
Kiu ekscitas koleron de l' turmentisto?
Kiuj ili? Se steloj silentas,
Se la tajdo tuj glitas
Kvazaŭ komplica frivolulo,
Ĉe konfuzita nokto...
Diru min, aŭstera Muzo,
Liberega, aŭdaca Muzo!...
Jen la dezertidoj,
Kie tero ejdziĝas al lumo.
Kie vivas vastkampare
Vilaĝo de nuduloj...
Jen aŭdacaj herooj
Kiuj kontraŭ tigroj muŝopelaj
Batalas en solec'.
Hieraŭ simplaj, fortaj, bravaj.
Hodiaŭ mizere sklavaj,
Sen lumo, sen aero, sen racio. . .
Jen inoj mizerigitaj,
Samkiel ankaŭ Hagaro.
Kiuj soifas, malfortigitaj,
De for... De for venas ili...
Portante kun fridaj paŝoj,
Idojn kaj katenojn surbrake,
Anime — larmojn kaj galon...
Samkiel Hagaro tiom sufere,
Kiu eĉ ne sian ploran lakton
Povis doni al Iŝmaelo.
Tie ĉe sablaro senfina,
De palmoj sur lando,
Naskiĝis ĉarmaj infanoj,
Travivis dolĉaj knajbinoj...
Pasigas diurnon karavano,
Dum virgulino en kabano
Ekstazmeditas nokton vuale ...
... Adiaŭ, dometo monteta,
... Adiaŭ, fontaj palmoj!...
... Adiaŭ, amataj, adiaŭ!...
Poste, vasta sablaro...
Poste, polvoceano.
Poste, vasthorizonte
Dezertoj... nure dezertoj...
Plus malsato, laciĝo, soifo...
Ve! Kiom da mizeruloj rezignas,
Falante por leviĝ' ne plu!...
Restas loko en karcero,
Sed ŝakalo sablare
Trovas ronĝeblan kadavron.
Hieraŭ, Sieraleono,
Milito, ĉaso al leon',
Malvekon dormatan diboĉe
Sub tendoj de ampleksaĵo!
Hodiaŭ... holdo malhela, funda,
Infekta, premita, malpurega,
Jen pesto ties jaguaro...
Kaj la dormo ĉiam tranĉitas
Pro konvulsio de mortintoj,
Kaj frakaso de korpoj al maro...
Hieraŭ plena libereco,
Volo estigis povon...
Hodiaŭ... krueleco-apogee,
Eĉ ne liberas morti. .
Arestas ilin sama kateno
— Fera, funebra serpento —
El kringoj de sklavigado.
Kaj jen ĉikanante morton,
Dancas funebra kohorto
Vipmuzike... Kaj moksonore!...
Eternul' de mizeruloj!
Diru al mi, Eterna Di',
Ĉu mi deliras... ĉu ja realas
Tiom da hororo antaŭ Vi?!...
Ho, maro, kial ne viŝas vi
Per la spongo de viaj tajdoj
El via mantelo ĉi makulon?
Astroj! Noktoj! Ŝtormtespestoj!
Subenspiralu el vastegoj!
Balau marojn, uragano! ...
### VI
Estas gento kies flagon pruntas
Por kovri tiom multan fifamon kaj malkuraĝon!...
Kaj ĝin lasas iĝi en tiun ĉi feston
En mantelon putran el Bakanalo frida!...
Dio mia! Mia Dio! kiu flago tamen ĉi as,
Kiu malĉaste en la supro vigle flirtas?
Silente! Muzo, ploru, ploru kiom
Ĝis la standardo laviĝos vialarme! ...
Oroverda estra flago mialanda,
Kiun brizo de Brazil' kisas flirtige,
Standardo kiu ene sunlumon havas
Kaj diecajn promesojn de espero...
Vi, kiu en libereco postmilita,
Estis hisita de herooj timone
Pli inde ili vin disŝirintus dumbatale,
Ol vi servantus al popolo plenkadavre!...
Fataĵo akrega kiu dispremas menson!
Estingu ja ĉihore la brigon putran
La padon kiun Kolumbo ĉizis tajden,
Kvazaŭ poŝto en marmez' ĝisfunda!
Sed fias tro! ... El etereca lando
Leviĝu, Herooj Novmondaj!
Andrada! El aeroj tiru for ĉi velflagon!
Kolumbo! Ŝlosu pordon de viaj maroj!