[toc] ### Baza regulo ___Celo de la ludo:___ Amuziĝi kaj dume lerni vortojn kaj vortfaradon de Esperanto. Minimuma nombro de ludantoj: 1. ___Vorto-ĉeno:___ Tia serio de vortoj, ke por ĉiu nova elemento, oni reuzas literojn de la antaŭa. Oni rajtas reordigi la literojn, kaj nur unu literon aldoni aŭ forigi. ___Baza regulo:___ Elektu iel (ekzemple hazarde) vorton kiel unuopan vorto-ĉenon. Kaj poste, de paŝo al paŝo, plilongigu la ĉenon per unu vorto. ### Kelkaj elekteblaj ekstraj reguloj por limigi akcepteblajn vorto-ĉenojn - _Nemalkreskatna_: la nova vorto ne estu malpli longa ol la antaŭa. - _Kreskanta_: la nova vorto estu pli longa ol la antaŭa. - _Samlongeca_: la nova vorto estu samlonga kiel la antaŭa. - _Oficiala_: ĉiu vortero en la ĉeno estu oficiala, tio estas trovebla en la Akademia Vortaro (https://www.akademio-de-esperanto.org/akademia_vortaro/). - _Nemalbona_: neniu vorto en la ĉeno estu malkonsilata (per "prefere diru") de retejo https://bonalingvo.info/. - _Facila_: ĉiu vortero en la ĉeno estu "facila" laŭ la listo https://uea.facila.org/vortlisto/. - _Tute senripeta_: ne uzu vorteron kiu jam aperis en la ĉeno. - _Senripeta_: ne uzu vorteron kiu enhavas pli ol unu literon kaj jam aperis en la ĉeno. Ekzemplo por (nemalkreskanta, facila, senripeta) vorto-ĉeno: o -> oK -> Rok' -> kor' -> korP' -> pork' -> or·kAp' -> pak·Ar·o -> park·aM·o ### Regulo de etendebleco Ĉi tiu regularo volonte ne difinas kelkajn kutimajn konceptojn kiel ekzemple venkanto/malvenkanto sed lasas la ludantojn decidi ĉu ili volas ludi kunlabore aŭ konkure, ktp. Do libere aldonu regulojn kiel vi volas ĝin ludi, sed ne forgesu ke la celo de la ludo estas amuziĝo kaj lernado. Ekzemple: - Ludante sole, venko povas signifi tion ke la fina vortoĉeno plaĉas al vi kaj malvenko ke ne. - Ludante duope aŭ plurope (ekzemple per retpoŝto), eblas decidi ke oni rajtu pasi kaj tiel transdoni la vicon al la sekva ludanto. ### Vorto-ponto (variaĵo) Anstataŭ unu vorto elektu du kaj provu kunligi ilin per kiel eble plej mallonga voto-ĉeno. --- Permesilo: CC0, tio estas uzu ĝin kiel ajn vi volas kaj kie ajn vi volas.